Vintra preĝejo estas sekcioj ene de kirkoj dividite de la ĉefa navo por krei vintre bone hejteblan spacon.[1] Modis tiaj kirkoj ofte en protestantismaj kirkoj. Pro malkreskantaj komunumoj ne malmultaj preĝejoj ekz. en eksa GDR instalis septojn enkirkajn.

Wurzen, Venceslao-kirko: vido trans vitra dividilo en la iaman ĥorejon kiu tiel iĝis "memstara" vintra preĝejo

Ĉe antaŭe katolikaj preĝejoj flankaj kapeloj (ekz. je Sternberg) aŭ la ĥorejo (ekz. je Mario-kirko de Artern), plej ofte tamen la areo malsupre de la galerioj (ekz. je Butzow-Lüskow) respektive turosokle (ekz. Kristoforo-kirko de Gleichen-Reinhausen) tiumaniere aranĝiĝis.

Vintraj kirkoj ankaŭ ekzistas de tempo al tempo ĉe katolikoj (ekz. Kristforo-kirko de Westerland) aŭ ĉe ortodoksoj (ekz. en Kiĵi).

Alternativo estus memstara kapelo apuda kiu nomiĝas somera kirko. Ankaŭ tiaĵoj ekzistas en Rusujo aŭ ĉe la Triunuo-kirko en Schneeberg kiu havas apud si la Volfgango-kapelon.

En la Portugala-Israela Sinagogo je Amsterdamo oni aranĝis post 1945 hejteblan etsinagogon en iama klasosĉambro.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

  • "Winterkirchen." - ĉiuj demandoj pri vintraj kirkoj responditaj de Institut für Kirche und Gesellschaft der EKvW

Notoj redakti