Virgin Galactic estas kosmovojaĝa kompanio fondita en 2004 de Richard Branson, kiu ankaŭ fondis la aviadkompanion Virgin Atlantic.

Virgin Galactic
aerospace manufacturer • flugkompaniopublika kompanio vd
Dum 2004 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Richard BransonBurt Rutan vd
Sidejo Las Cruces
Lando Usono
Agokampo spaceplane
Posedata de Virgin Group vd
filiaj kompanioj The Spaceship Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La firmao celas liveri komercajn, suborbitajn flugojn kun SpaceShipTwo. En majo 2021, versio de la aviadilo, "Unity", flugis kun du pilotoj al alteco de 89 km antaŭ alteriĝo reen al la Tero.

La firmao posedas The Spaceship Company, kiu produktas kosmoŝipojn.

La sidejo de la firmao situas en Nov-Meksiko 72 kilometrojn norde de Las Cruces kaj 48 kilometrojn oriente de la urbo Truth or Consequences, kie agadbazo por komercaj kosmoflugoj, konata kiel Spaceport America, estas establita.

Historio redakti

En majo 2014, la firmao ricevis permeson flugi pasaĝerojn.

En februaro 2022, la vendo de lokoj al publiko komenciĝis je kosto de 450,000 USD [1]. La unua komerca flugo estis farita en junio 2023. Tiu ĉi 14-minuta longa flugo atingis altecon de 85,1 km kaj estis 6 homoj surŝipe, la plej multaj el ili membroj de la itala aerarmeo. La unua komerca flugo kun kosmaj turistoj estis farita la 10-an de aŭgusto. Ĝi inkludis 3 firmaodungitojn kaj 3 turistojn: brita atleto kaj patrino-fiiio paro de Antigvo kaj Barbudo. La flugo daŭris ĉirkaŭ 15 minutojn. Alia flugo kun 3 turistoj surŝipe estis farita la 8-an de septembro 2023.

Aktuale al aŭgusto 2023, proksimume 800 biletoj estis venditaj kaj flugoj estas planitaj kun ofteco de unu flugo monate.

Referencoj redakti

  1. Prang, Allison, "You Can Now Sign Up to Go to Space With Virgin Galactic", Wall Street Journal, 2022-02-15. (en-US)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti