Virgulino de Koromoto

La Virgulino de Koromo (hispane Virgen de Coromoto estas unu el la alvoktitoloj per kiu estas kultata la Virgulino Maria en la katolikismo. Ĝi estas la patronino de Venezuelo.

Statuo de la Virgulino de Koromoto en Sanktejo de Guanare

Historio redakti

Kiam fondis la urbon de Guanare (urbo) (ĉefurbo de la subŝtato Portuguesa) en 1591, la indiĝenoj kiuj loĝis en la regiono, la Cospes, fuĝis al la praarbaro en la nordo de la urbo. Ĉi tio malfaciligis la evangeliigon kiun la katolika eklezio estis entrepreninta. La apero de la Virgulino okazis en ĉi tiu praarbaro al kiu estis fuĝintaj la baratanoj, la 8-a de septembro 1652, kiam la Virgulino Maria laŭ tradicio aperiĝis al la Kaciko de la Cospes, Koromoto (kaj al lia virino), dirante al li en lia propra lingvo: "Iru al domo de la celoj kaj petu ilin ke al ili ĵetu la akvon aur la kapo por povi iri al la ĉielo", per ĉi tiu frazo la Virgulino petis lin kaj lian tribon ke ili baptiĝu. Laŭ la parola tradicio, la kaciko raportis tion sekve al lia encomendero, don Juan Sánchez, ĉi tiu lin petis ke post ok tagoj li estu preta kun la tribo por ricevi la katekezon kaj la bapton.

Pluraj indiĝenoj estis baptitaj, sed ne la kaciko, pro tio ke li ne emis, ĉar jam li ne estis la estro. Koromoto fuĝis, la Virgulino al li aperiĝis alian fojon, kaj Koromoto, ŝaltita pro la kolero, levis sian brakon por forigi ŝin kaj li malaperis. Tiu tradicia apero materiiĝis en bildo farita el fibro de arbo kiun poste serĉis kaj tiele oni trovis la relikvon kiun oni veneras hodiaŭe en la Nacia Sanktejo de Nia Damo de Koromoto.

 
Ikono de la Virgulino de Koromoto

Oni rakontas ke Coromoto estis mordita de venena serpento kaj li revenis al Guanare, vundita kaj mortonta, li komencis peti la bapton, kaj poste mortis en bona maljuneco.

Kulto redakti

En 1950 la Papo Pio la 12-a deklaris ŝin Patronino de Venezuelo, la Papo Johano Paŭlo la 2-a ŝin kronis dum sia vizito al la Sanktejo Mariano en Guanare kaj la Papo Benedikto la 16-a levis la Nacian Sanktejon de Nia Damo de Koromoto al la kategorio de Plej malgranda Baziliko.

Eksteraj ligiloj redakti