VistabellaVistabella de Huerva [bistaBElja deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Vistabella estas tradukebla al Bela Vidaĵo, dum Huerva estas aludo al la trafluanta rivero.

Vistabella
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50482
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 9′ U (mapo)41.218333333333-1.1544444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 745 m [+]
Areo 21,817842 km² ( 218 1.7 842 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vistabella (Provinco Zaragozo)
Vistabella (Provinco Zaragozo)
DEC
Vistabella
Vistabella
Situo de Vistabella
Vistabella (Hispanio)
Vistabella (Hispanio)
DEC
Vistabella
Vistabella
Situo de Vistabella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vistabella de Huerva [+]
vdr

Geografio redakti

Vistabella estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Campo de Cariñena sude de tiu de Aladrén. Montoj kiel Cabezo Cara, Pico del Buitre, La Martucha kaj aliaj, atingas 1000 metrojn.

La loĝloko mem estas je 73 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 754 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Aladrén norde kaj Cerveruela sudokcidente laŭ ŝoseo kiu sekvas la fluejon de la rivero Huerva.

Estas diversaj kvartaloj kiel Las Casas Altas, Las Casas Bajas, Las Cuatro Esquinas kaj El Barrio el Curto, inter aliaj.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis multaj moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Vistabella kie oni malaltiĝis el 424 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 50 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo de mudeĥara stilo kun 16-latera sonorilturo, ermitejo de Sankta Quiteria, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva (azudo, akvofalo, gorĝo de 20 km ktp.) kaj birdoprotekta areo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti