Vita Karoli Magni
Vita Karoli Magni aŭ Vita et gesta Caroli Magni (La vivo de Karlomagno) estas verko verkita de Eginhardo, nome intelektulo de la karolida epoko proksima al Karlomagno li mem kaj de Ludoviko la Pia. Temas pri grava fonto koncernanta Karlomagnon, lian regnon kaj liaj faroj. La historiistoj tradicie konsideris la verkon de Eginhard kiel unua ekzemplo de biografio de eŭropa reĝo. Certe ĝi estas unu el plej famaj reĝaj biografioj de la Mezepoko. La aŭtoro penis imiti la stilon de la romia historiisto Suetonio, modelo de la historia literatura ĝenro, nome per la serio de imperiestraj biografioj De vita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj), kio vekis la metodon hiperkritikan kiu pridubas totale pri la aŭtento de la rakontitaj faktoj en la Vita Karoli Magni.[1]
Vita Karoli Magni | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Eginhard |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | biografio |
Enhavo
redaktiLa Vita Karoli enhavas, krom la enkondukon de Walahfrid Strabo, enkondukon kaj kvin librojn.
En la enkonduko, Eginhard prezentas sian verkon kaj siajn celojn.
La libro I parolas pri la falo de la dinastio de la merovidoj kaj de la unuaj karolidoj ĝis la alveno de Karlomagno.
La libro II temas pri militkampanjoj kaj politikaj aferoj de Karlomagno.
La libro III priskribas la vivon de la reĝo kaj de lia familio.
La libro IV rakontas la lastajn tempojn de la vivo de la franka imperiestro.
La lasta libro estas transskribo de la testamento de Karlomagno. La libro finas per laŭdo al Ludoviko la Pia, la ĉefa ricevonto de la verko.
Bibliografio
redakti- Éginhard, Vita Caroli, en Two Lifes of Charlemagne, traduko de Lewis Thorpe, Harmondsworth, Penguin Books, 1974.
- Jean Favier, Charlemagne, Paris, Fayard, 1999.
- Georges Minois, Charlemagne, Perrin, Paris, 2010 : studo de Eginhard kaj de la Vita paĝoj 94-102, en ĉapitro dediĉita al fontoj koncerne Karlomagnon.
- Einhard, Vita Karoli Magni / The Life of Charlemagne, en latina kaj angla, traduko de Firchow, Evelyn S. kaj Edwin H. Zeydel, Dudweiler/Saarbrücken, AQ-Verlag, 1985.
Notoj
redakti- ↑ Pat Southern, Augustus, Routledge, 1998 (ISBN 0-415-16631-4), p. 1