Vivel del Río Martín

municipo en Teruel

Vivel del Río Martín [biBEL delriomarTIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomero del Río Martín estas aludo al la rivero Martín. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Armillas.

Vivel del Río Martín
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 0° 56′ U (mapo)40.8700865-0.9404566Koordinatoj: 40° 52′ N, 0° 56′ U (mapo) [+]
Alto 970 m [+]
Areo 51,163217 km² ( 511 6.3 217 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vivel del Río Martín (Provinco Teruelo)
Vivel del Río Martín (Provinco Teruelo)
DEC
Vivel del Río Martín
Vivel del Río Martín
Situo de Vivel del Río Martín
Vivel del Río Martín (Hispanio)
Vivel del Río Martín (Hispanio)
DEC
Vivel del Río Martín
Vivel del Río Martín
Situo de Vivel del Río Martín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vivel del Río Martín [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 73 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Villanueva del Rebollar de la Sierra (okcidente laŭ la ŝoseo A-1508) kaj Martín del Río (oriente laŭ la nacia ŝoseo N-211). La urba kerno estas sur 970 msm, pro kio estas malvarma klimato. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1260 msm norde kaj 950 msm borde de la rivero Vivel.

Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj, nome Vivel kaj Segura, kiuj poste unuiĝas kaj kontribuas al fluado de la rivero Martín, jam en la municipo Martín del Río.

Nordokcidente: Segura de los Baños Norde: Segura de los Baños kaj La Hoz de la Vieja Nordoriente: La Hoz de la Vieja
Okcidente: Villanueva del Rebollar de la Sierra kaj Fuenferrada   Oriente: Montalbán
Sudokcidente: Pancrudo Sude: Martín del Río Sudoriente: Martín del Río

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Vivel del Río Martín kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 75 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti