La nocio vivmondo en la biologio signifas la tuton de ĉiuj organismoj en certa loko je certa tempo (komparu ankaŭ biocenozo).

Ekzemploj por tio estas: "vivmondo de la kambrio", "vivmondo de la Antiloj", ktp. Je tio oni ordinare konsideras la tutan ekosistemon, sendepende de la en ĝi troviĝantaj specioj. Sed ankaŭ eblas apliki la nocion nur al specialaj taksonoj, do ekzemple oni parolas pri la "vivmondo de la insektoj".

Koncerne la homon oni uzas la nocion kelkfoje por la epokcirkonstancoj aŭ kulturoj, ekzemple: "artista vivmondo de la 1920-aj jaroj en Argentino".