Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio
(Alidirektita el Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio)
La Vjetnama Pacdefenda Esperanto Asocio (VPEA) estis kreita en 1956 de Nguyên Minh Kinh kaj Nguyen Van Kinh.
Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Dum | 1956 – | |
Fondodato | 1956 | |
Ĝi poste fariĝis Vjetnama Esperanto-Asocio.
OrganoRedakti
VPEA unue kunlaboris en la eldono de revuo Vjetnamio antaŭenmarŝas (neregule, 1959-1963).
La organo de VPEA nomiĝis Informado (neregule, 1965-1970), kaj poste Informado el Vjetnamio (kvaronjare,1971-1975)[1].
La asocia ankaŭ partoprenis en redaktado de la revuo Paco, de la Mondpaca Esperantista Movado.
De la jaro 1990 ĝis 1992, la VPEA-gupo de Ho Chi Minh urbo revuon Vjetnamio.
Iamaj estraranojRedakti
- Nguyen Van Kinh, honora prezidanto
- Nguyen Duc Quy, unua prezidanto
- Dao Anh Kha, ĝenerala sekretario
EldonojRedakti
- Speciala komunikaĵo de la Komandataro de la Popolaj Armitaj Fortoj de Liberigo en Sud-Vjetnamio (Hanoi: VPEA)
- Lan, T.: Anekdotoj de vojaĝo aŭ prezidento Ho Chi Minh rakontas (Trad.: Pham Dinh Dien. Red.: Dao Anh Kha. - Hanoi: VPEA Eld., proks. 1970. - 95 p.)
- Vu Kan: Kampuĉio: la nigraj jaroj (Hanoi: Vjetnama Kuriero; Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, 1979. - 153 p.)
- Vjetnamio: kiaj homaj rajtoj? (esperantigis: Minh Kinh. - Hanoi: Vjetnama Kuriero; Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, 1981. - 145 p.)