Vladimír Brejník

ĉeĥa esperantisto kaj redaktoro

Vladimír Brejník (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1899 en Malá Dobrá apud Kladno - mortis la 13-an de septembro 1961 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto kaj redaktoro.

Vladimír Brejník
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1899 (1899-08-05)
Morto 13-an de septembro 1961 (1961-09-13) (62-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En la historion kaj literaturon de Esperanto li enskribiĝis per unu sola verketo, kiun li proprakoste eldonis en 1923 en Libochovice kiel 24-jara junulo.

La libreto havas titolon Tri rakontetoj kaj konsistas el rakontoj: Unua neĝo, Joĉjo, Hieraŭ kaj hodiaŭ.

La rakontoj per si mem ne estas malbonaj, sed enhavas gramatikajn erarojn (mankantajn akuzativojn, pasivan participon anstataŭ aktiva k.s.), kiuj montras, ke la aŭtoro ankoraŭ nesufiĉe regas la lingvon kaj ne submetis la tekstojn al kontrolo de pli sperta esperantisto. Pro tio la verketo estis rifuzita de la kritikantoj, kio la aŭtoron fortimigis de plua verkado.

Rimarkigo. En Starto 6/1989 (135) estas jena nekrologo: La 16-an de aprilo 1989 mortis en Libochovice s-ano Vladimír Brejník, membro de la viena veteran-klubo. Li naskiĝis la 31-an de julio 1905.

La datoj en la komenco de la artikolo estis prenitaj el la retejo de Nacia Biblioteko en Prago, kie estas indikita fonto "familiaj informoj", nome en traduko el la ĉeĥa: Brejník, Vladimír (1899-1961, Naskita 5.8.1899 en Malá Dobrá apud Kladno, mortis 13.9.1961 en Prago. Redaktoro, esperantisto. Familiaj informoj.

Ĉu ekzistis du esperantistoj kun la sama neordinara nomo?