Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vladimir Savviĉ KUZMIĈ, sovetiano, ukraina verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj „Flugiloj“, „Turbinoj“ kaj multaj rakontoj. Naskiĝis en 1904. Aktiva Esperantisto, verkas ankaŭ en Esperanto, membro de IAREV, kaj ties vicprezidanto ekde 1934. En Esperanto aperis lia originale verkita novelo Solidareco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj. Arestita en 1937, li sukcesis eskapi la tujan mortpunon per deklaro, en kiu li asertis la kulpecon de siaj iamaj esperantistaj kamaradoj. Li estis mortigita en 1943 en la malliberejo de Alma-Ata kiel "burĝa naciisto".

Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (39-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti