Illgau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Vorderer Oberberg)
Illgau
Blazono de Illgau
Vilaĝocentro Illgau kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  46° 59′ 16″ N 8° 43′ 29″ O / 46.98778 °N, 8.72472 °O / 46.98778; 8.72472 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 16″ N 8° 43′ 29″ O / 46.98778 °N, 8.72472 °O / 46.98778; 8.72472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 798
Areo 10,9 km²
Alteco 807 m super marnivelo
Poŝtkodo 6434
Komunumkodo 1363
Mapo de Illgau
vdr

Pri la komunumo redakti

Illgau (prononcu Ilgaŭ) estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 798 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Illgau situas ĉe la norda flanko de la valo de la rivero Muota sur suna suda teraso super la valo, sude de Hoch-Ybrig kaj Ibergeregg. Tra Illgau fluas la riveretoj Bettbach kaj Mettelbach, kiuj sude de la vilaĝo tra altaj rokvandoj falas al la profundeco de la Muota-Valo kaj alfluas al Muota. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Illgau mem la setlejoj Vorderer Oberberg kaj Hinteren Oberberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Illgau limas en nordo al Ŝvico, en oriento al Oberiberg, kaj en sudo al Muotathal.

Trafiko redakti

Tra la setlejo Hinterer Oberberg pasas la pasejvojo de Ŝvico tra Ibergeregg al Oberiberg kaj Einsiedeln. Per mallarĝa vojo de la Muota-Valo atingeblas la ĉefvilaĝo, inter kiu kaj Hinterer Oberberg ekzistas konektovojoj. Oberberg atingeblas per la poŝtaŭtolinio tra Ibergeregg, dum la ĉefvilaĝo estas konektita al la publika transportreto per la aertelfero Illgau-Ried. Seĝtelfero kondukas de Illgau al Sankt-Karl/Oberberg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Illgau datiĝas el la jaro 1370 kiel Ilgoe.

La setlejo Balmis, kies ekzisto estis pruvita per arkeologiaj trovoj estis supozeble de la 11-a ĝis la 14-a jarcento la tutan jaron loĝita.

En la jaro 1370 Illgau estis menciita kiel filio de la paroĥo Muotathal. Kvankam jam en la jaro 1393 estas dokumentita unua pastro en Illgau, tamen nur en la jaro 1676 Illgau sendependiĝis de Muoatathal kiel aparta paroĥo. La preĝejo de Illgau estis menciita unuan fojon en la jaro 1600.

En la jaro 1799 Illgau estis okupita de francaj trupoj de Napoleono kaj en la jaro 1847 de trupoj de la svisa konfederacio. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti