Voto de ĉasteco
La voto de ĉasteco estas, en la Katolika Eklezio, la vola elekto de ĉasta stato, konfermita per religia voto al Dio konserviĝi en tiu stato laŭlonge de la tuta vivo kiel ilo de sia evangelia perfektiĝo kaj de spiritaj patriĝo kaj patriniĝo; inter la tri evangeliaj konsiloj tiu ĉi estas la precipa.
Ĝi ne estas konfuzebla kun la fraŭleco promesita de diakonoj kaj pastroj antaŭ la ordiniĝo,kvankam temas pri la sama objekto.
La voto de ĉasteco estas propra de Instituto de konsekrita vivo kaj estas mense kaj kore transformita al rezigno de la seksaj rilatoj por konservi liberon kaj orientadon al la aferoj de la disvastigo de la ĉiela regno.
Kutime kiu ligiĝas per la ĉastecvoto tion faras ankaŭ rilate la voton de malriĉeco kaj voton de obeo.
Historio pri la voto de ĉasteco
redaktiLa vola aliĝo al tiu voto devenas el la imitado de la sinteno de Jesuo Kristo kiu, laŭ la biblia rekonstruo, vivis tian vivon por esti la amanto kaj servisto de ĉiuj homaj estuloj.
Ekde la unua disvastiĝo de kristanismo viroj kaj virinoj elektis tiun staton por pli facile atingi la celon ami kaj servi al Dio kaj al la fratoj de la Eklezio kaj de la mondo. Baldaŭ aperis ermitoj kaj monaĥoj kaj monaĥinoj praktikantaj ĉastecon- kaj- en moderna epoko- fratuloj kaj fratinoj kaj en, kaj ekstere, institutoj de konsekrita vivo. Oni vidu fraŭlecon kaj religiulojn.
Premisoj por la sukceso de la voto de ĉasteco
redaktiReligiaj esploristoj pri la homa psikologio konvenas en la konstato ke tiu voto postulas, krom mensa kaj kora orientiĝo al Dio, ankaŭ plenan regon super siaj sensoj kaj instinktaj impulsoj akireblaj pere de preĝo kaj asketeco. Tiu stato estas aprezata ĉe preskaŭ ĉiuj kristanaj Eklezioj, kaj fakte praktikata, krom en la Katolika Eklezio, en la orientaj katolikaj Eklezioj kaj en la Ortodoksa eklezio.
Voto aŭ praktiko de ĉasteco en aliaj religioj kaj kulturoj
redaktiVidu,ekzemple, en Budhismo, orientaj kulturoj...