Vozuo* (arabe الوضوء al-wuḍū' , tradukebla kiel "ablucio") estas la rita lavado antaŭ la preĝado en Islamo. Dum vozuado oni lavas manojn, vizaĝon kaj malsekigas parton de la kapo kaj piedoj. En diversaj formoj de Islamo kiel sunaismo kaj ŝijaismo vozuado iomete diferencas. Oni nomas la vozuon "parta ablucio", kontraste al ġusl (غسل), aŭ "plena ablucio".

Vozuantoj ĉe la orienta muro de la moskeo Badŝahi en Lahoro (Pakistano)

Vidu ankaŭ redakti