Vršovice (distrikto Opava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vršovice

Vršovice estas municipo en Ĉeĥio etendiĝanta proksimume 6,5 km sudoriente de urbo Opava sur deklivoj de Nízký Jeseník. En la vilaĝo vivas 520 loĝantoj (2023). Vršovice per siaj konstruaĵoj ligas al vilaĝo Raduň.

Vršovice
germane Wrschowitz
municipo
Municipa oficejo kaj kapelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vršovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Vršovice
 - alteco 328 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 12″ N 17° 55′ 52″ O / 49.87000 °N, 17.93111 °O / 49.87000; 17.93111 (mapo)
Katastro 7,95 km² (795 ha) Vršovice u Opavy
Loĝantaro 520 (2023)
Denseco 65,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1288
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 61
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 511161
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vršovice (Opava District)
Retpaĝo: www.vrsoviceuopavy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opava, Hradec nad Moravicí, Hlubočec, Raduň kaj Chvalíkovice.

Historio redakti

Laŭ vilaĝo Vršovice subskribis sin jam en la jaro 1288 Slavibor el Vršovice. Plua mencio pri la ekzistado de Vršovice devenas el la jaro 1377, kiam dum divido de regiono Opava inter filoj de duko Mikuláš la 2-a Vršovice fariĝis al opava parto de princoj Václav kaj Přemek. Jam tiam estis unu parto de la vilaĝo en tenado de opava johanita komendo kaj escepte de la alia parto, kiu estis intertempe ĝis la 16-a jarcento parto de raduňa sinjorujo, restis kiel la t.n. "komenda flanko" en posedaĵo de ordeno de maltaj kavaliroj ĝis novepoko. Antaŭ nuligo de patrimonia establo en 1848, en anstataŭo de superularo, faris administradon de la vilaĝo vilaĝestro. Ekde 1850, kiam Vršovice fariĝis memstara vilaĝo, ĝi kreis parton de politika kaj juĝeja distrikto Opava. Post enkonduko de vilaĝa aŭtonomio direktis la vilaĝon vilaĝa komitato, kiu el sia mezo elektis estraron frunte kun starosto. Kiam estiĝis Ĉeĥoslovakio faris la administradon de la vilaĝo vilaĝa reprezentantaro, kiu elektis el sia mezo vilaĝan konsilantaron, en kies frunto staris starosto de la vilaĝo. En 1938-1945, en la jaroj de okupacio, transprenis la administradon la nomita starosto kun komisara rajtopovo kaj lia konsilanta komitato. Post la liberigo de la vilaĝo transprenis ties administradon nove kreita nacia komitato. En la jaro 1976 la vilaĝo estis sub administrado de Raduň kaj ekde 1990 Vršovice estas denove memstara vilaĝo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869502
1880526
1890545
1900583
1910642
1921638
JaroLoĝantoj
1930595
1950529
1961504
1970477
1980433
1991398
JaroLoĝantoj
2001437
2014503
2016502
2017502
2018511
2019519
JaroLoĝantoj
2020514
2021499
2022520
2023520