Vue-des-Alpes-Pasejo

(Alidirektita el Vue des Alpes)

Vue des Alpes estas montpasejo en Ĵuraso en Kantono Neŭŝatelo. Danke al la nova aŭtoŝosetunelo ĝi ofertas tutjare malfermitan konekton inter la urboj La Chaux-de-Fonds kaj Neŭŝatelo.

Vue des Alpes
Vido de Vue des Alpes al la Lago de Neŭŝatelo
montpasejo
Alteco 1283 m
Geografia situo CH1903: 556790 / 213686 (mapo)47.0727777777786.8697222222222Koordinatoj: 47° 4′ N, 6° 52′ O; CH1903: 556790 / 213686 (mapo)
Vue des Alpes (Neŭŝatelo)
Vue des Alpes (Neŭŝatelo)
DEC
Vue des Alpes
Vue des Alpes
Situo de Vue des Alpes
Vue des Alpes (Svislando)
Vue des Alpes (Svislando)
DEC
Vue des Alpes
Vue des Alpes
Situo de Vue des Alpes
Map
Vue des Alpes
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Lago de Neŭŝatelo-
Ligas La Chaux-de-Fonds-Neŭŝatelo
Infrastrukturo vojo, ŝoseo (parte aŭtoŝoseo), fervojo
vdr

La pasejo en ciferoj redakti

La pasejkulmino situas sur alteco de 1283 m s.m. en eksklavo, kiu apartenas al la teritorio de la komunumo Fontaines. La averaĝa deklivo ĉe la norda flanko estas 2,91% ĉe la suda flanko 5,6%. De La Chaux-de-Fonds ĝis la pasejkulmino la distanco estas 10 km dum de la pasejkulmino ĝis Neŭŝatelo 15,3 km. La tuta pasejvojo do havas longon de 25,3 km.

Aŭtoŝoseaj tuneloj kaj fervojaj tuneloj redakti

Aldoniĝis al la malnova pasejvojo aŭtoŝoseo, kiu kondukas de La Chaux-de-Fonds al Neŭŝatelo tra du tuneloj. En 1994 estis malfermitaj la 3,25 kilometrojn kaj 1.6 kilometrojn longaj aŭtoŝosetuneloj sub la pasejo, kiuj ebligas vintrosekuran ligon inter la du urboj. Tio okazis laŭ propono farita de advokato Maurice Favre, arda subtenanto de Esperanto. Sub la pasejo ankaŭ kondukas fervojlinio, kiu en Chambrelien superas la altecdiferencon per pintturniĝo. La trajnlinio pasas en du tuneloj paralelaj al la novaj aŭtoŝoseotuneloj sub la pasejkulmino.