VulkanarkoVulkana arko estas ĉeno de vulkanoj formita sub subdukcia plato,[1] situanta en arkoformo kiel videblas apude. Ĉebordaj vulkanoj formas insulojn, rezulte en vulkana insularko. Ĝenerale ili rezultas el la subdukcio de oceana tektona plato sub alia tektona plato, kaj ofte paralele al profunda submara fosego. La oceana plato estas saturata je akvo, kaj volatiloj kiaj akvo estas draste pli malalta ol la fandopunkto de la termantelo. Kiam la oceana plato estas subdukcia, ĝi estas subdukcia al pli kaj pli grandaj premoj kun pliiĝanta profundo. Tiu premo elirigas akvon for el la plato kaj metas ĝin en la termantelon. Tiele la mantelo fandiĝas kaj formas magmon je profundoj sub la superrajdanta plato. La magmo ascendas por formi arkon de vulkanoj paralele al la subdukcia zono.

Marianaj Insuloj, nome oceana insula vulkanarko.

Tio ne estu konfuzata kun varmozonaj vulkanĉenoj, kie vulkanoj ofte formiĝas unu post alia en la mezo de tektona plato, dum la plato moviĝas super la varma zono, kaj tiele la vulkanoj progresas en aĝo el unu pinto de la ĉeno al alia. La Havajoj formas tipan varmozonan vulkanĉenon; tie la plej aĝaj insuloj (deko da milionoj da jaroj) nordokcidente estas pli malgrandaj kaj pli fekundaj ol la ĵuse kreitaj (antaŭ 400,000 jaroj) Havaj-insulo mem, kiu estas pli rokeca. Varmazonaj vulkanoj estas konataj ankaŭ kiel "Intra-plataj" vulkanoj kaj la insuloj kiujn ili kreas estas konataj keil Vulkanaj Oceanaj Insuloj. Vulkanarkoj ĝenerale ne montras tian simplan aĝomodelon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti