La Wörnitz estas 132 km longa rivero en la germana federacia lando Bavario.

Wörnitz
la rivero apud Donauwörth
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Bavario
Longeco 132 km
Fluo
Fonto apud Schillingsfürst
- Alteco super marnivelo 490 m
Enfluejo ĉe Donauwörth en la Danubon
- Alteco 395 m
Altecodiferenco 95 m
Geografio
Trairataj urboj Dinkelsbühl
vdr

La rivero fontas en la komunumo Schillingsfürst kaj fluas suden respektive orienten. Post paso de la samnoma komunumo Wörnitz, ĝi atingas la pitoreskan mezepokan urbon Dinkelsbühl, de tie la loĝlokojn Wilburgstetten kaj Wittelshofen. Nun fluante pli-malpli orienten, apud Wassertrüdingen ĝi rekurbiĝas suden, kaj atingas la ebenan pejzaĝon Nördlinger Ries, kiu antaŭ ĉ. 15 megajaroj ekestis kiel alfrapa kratero de meteorito. En la nordo de la ebenaĵo ĝi pasas la historian urbeton Oettingen. Poste ĝi eniras valon ĉe la limo de Ŝvabia Ĵuraso kaj Frankonia Ĵuraso. En tiu valo ĝi pasas la historian urbeton Harburg (Ŝvabio). Baldaŭ poste ĝi en la urbo Donauwörth de la bavaria distriktaro Ŝvabio enfluas la Danubon. La kompleta akvokolekta areo estas 1569 kvadrataj kilometroj.