Walde + Graf
germana eldonejo
Walde + Graf - germane Walde + Graf Verlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu ekde somero 2012 funkcias kadre de la eldona grupo Aufbau kaj ties branĉo Metropolit kaj havas adreson en Berlino. La eldonejo fondiĝis en 2009 fare de de la eldonistoj Anaïs Walde und Peter Graf en Zuriko. Ĝi konatiĝis per arte dezajnitaj kaj ilustritaj romanoj kaj noveloj, pri tutmondaj, sed ankaŭ pri regione svislandaj temoj. La svis-tema branĉo de la eldonaĵoj plu distribuiĝos sub eldoneja nomo Applaus el Zuriko.
Walde + Graf | ||
---|---|---|
Walde + Graf | ||
eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012, dekstre Peter Graf | ||
eldonejo vd | ||
Dum | 2009 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | GmbH & Co. KG | |
Fondita | 2009 en Zuriko | |
Sidejo | ekde somero 2012: Moritzplatz, Friedrichshain-Kreuzberg, Berlino | |
Lando | Germanio | |
TTT | walde-graf.de | |
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.