Wawasan NusantaraIndonezia Insulara Vizio estas la nacia vizio de Indonezio rilte al iliaj homoj, nacio kaj teritorio de la Respubliko de Indonezio. Ĝi inkluzivas ties landon, maron, sed ankaŭ la aeron kaj spacon super ĝi, kiel unueco de la politika, ekonomia, socia, kultura, defenda kaj sekureca entoj[1].

La ora Garuda Pancasila en Monas portas la simbolojn de Pancasila, la nacia ideologio de Indonezio.
Konservi kulturan diversecon por plifortigi nacian identecon same kiel ebligi allogan turismon kiel la danco kecak en Balio.

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj la koncepto de wawasan nusantara estis inkluzivita en la indonezia instruplano pri geografio en indoneziaj mezlernejoj. La temo wawasan nusantara ankaŭ estas instruata en universitatoj kiel kurso en kewiraan por eduki pri civitaneco, naciismaj kaj indoneziaj geopolitikaj starpunktoj[2].

La koncepto wawasan nusantara kun emfazo je katastrofomildigo, administrado kaj respondprocezoj kiel parto de la nacia rezistemo estas konforme al la indonezia geografio kaj geologio de la insulara nacio, situanta ĝuste sur la pinto de la Fajroringo, kiu estas sentema por naturaj katastrofoj[3].

Mapo en la Nacia Muzeo montranta la etnan disdonadon kaj diversecon en Indonezio.

La valoroj de la nacia ideologio Pancasila estas je la bazo de la evoluigo de la koncepto de wawasan nusantara. Ĉi tiuj valoroj estas[4]:

  1. Efektivigo de homaj rajtoj, same kiel libereco de religio; ofertante ŝancojn por praktikadi la kredon en konsento kun la respektivaj religioj.
  2. Prioritatigo de la interesoj de la pli granda socio prefere ol tiuj de individuoj aŭ grupoj.
  3. Decidoj farataj surbaze de pripensado por atingi interkonsenton.

Referencoj redakti

  1. (indonezia) "Swantara" (PDF), Nacia Resilieca Institucio (Lemhanas), Decembro 2012 .
  2. (indonezia) Pasaribu, Rowland BF "Ĉapitro 7 -Insularaj konsideroj" (PDF), Universitato Gunadarma.
  3. (indonezia) Ika, "Geografia komunumo proponas geografiajn temojn por instrui je elementaj kaj mezgradaj niveloj", Universitato Gadjah Mada, la 10-an de Januaro 2019.
  4. (indonezia) Sunardi, R.M. (2004). Pembinaan Ketahanan Bangsa dalam Rangka Memperkokoh Keutuhan Negara Kesatuan Republik Indonesia (in Indonesian). Jakarta: Kuaternita Adidarma. paĝoj 179–180. ISBN 9799824109.

Vidu ankaŭ redakti