Weidling

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Weidling [Vajdling] estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio, kun ĉirkaŭ 4,500 loĝantoj. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro: Martin Trat (ÖVP), retadreso: heuriger@trat-wiesner.at

Weidling
katastra loĝloko de Aŭstrio • loĝloko • eksa municipo
Administrado
Poŝtkodo 3400
Demografio
Loĝantaro 3 258  () [+]
Loĝdenso 223 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo)48.29055555555616.308611111111Koordinatoj: 48° 17′ N, 16° 19′ O (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Areo 14,63 km² (1 463 ha) [+]
Weidling (Aŭstrio)
Weidling (Aŭstrio)
DEC
Weidling
Weidling
Situo de Weidling

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weidling (Klosterneuburg) [+]
vdr
Katolika paroĥa preĝejo de Weidling en direkto Klostronovburgo

Geografio redakti

La katastrala areo de 16,5 km² situas ĉe la Weidling-rivereto kaj estas ĉirkaŭataj de montetoj kaj montoj kiel Buchberg [Buĥberg], Haschberg [Haŝberg], Leopoldomonto, Kahlenberg (Vieno), Exelberg [Ekselberg] aŭ Hermannskogel.

Historio redakti

La stratoloko Weidling kreiĝis ĉe la kuniĝo de Weidling-rivereto kun Rotgraben-rivereto. La unua mencio de la nomo "Widenice" [Videnice] de la slava nomo por "Waldbach" [Valdbaĥ], signifas arbarorivereto, devenas el la jaro 1108. Weidling estis en la 19-a jarcento konata kurac- kaj ripozloko kiel ŝatata somera feriejo. Sekve tio ekzistas multaj vilaoj el la 2-a duono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ekzistis eĉ ek de la jaro 1908 ĝis 1919 inter la stacidomo Weidling (en Klostronovburgo) kaj Weidling 3,7 km longa konekto kun trolebuso. Tiu ĉi linio estis unu el unuaj trolebusentreprenoj en Aŭstrio.

Vidindaĵoj redakti

  • De 1403 ĝis 1407 estis konstruita gotika kapelokonstruaĵo, al kiu en 1831 aldoniĝis pli grandigita longdomo, kirkoturo kaj sakristio, kiuj formis la nunan paroĥan katolikan preĝejon "Sanktaj Petro kaj Paŭlo". Admirinda estas la modernaj vitrofenestroj kun la figuraĵoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
  • Multaj vilaoj, kiel la vilao Olbricht [Olbriĥt] kun mitologia reliefogrupo konstruita en 1899.

Bildaro redakti