West Ham United

futbala klubo en Londono

West Ham United (oficiale West Ham United Football Club) – neformale ankaŭ nomata The IronsThe Hammers – estas futbalklubo en la eks-havena kaj historie laborista orienta urbocentra parto East End de Londono. Ekde la jaro 1904 la unua vira teamo plenumas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Boleyn Ground, kiu havas lokon por 35 647 spektantoj kaj pro la nomo de tre proksima metro-stacio ankaŭ ofte nomatas "Upton Park". La 1-an de julio 2016 la teamo translokiĝos al la Olimpika Stadiono de Londono.[1]

West Ham United
futbala klubo
Kluba nomo  West Ham United
Football Club
Fondita  1895
Stadiono  Boleyn Ground, kvartalo Upton Park, urbodistrikto Newham, Londono
Olimpika Stadiono de Londono (ekde la 1-a de julio 2016)
Kapacito  35 647 (stadiono Boleyn Ground)
80 000 (ekde la 1-a de julio 2016)
Prezidanto  Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Jason Wong
Trejnisto  Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Sam Allardyce
Ligo  unua angla ligo de futbalo (Premier League)
2021/22  7-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo fondiĝis en 1895 kiel fabrika sporta teamo de la ŝipfarejo kaj metalkonstruejo Thames Ironworks. La fabrikposedanto Arnold Hills estis aktiva kunfondinto kaj kunlabore kun la ĉeflaboristo Dave Taylor kaj la aliaj laboristoj forte subtenis la iniciaton. Komence la unua vira teamo konkuris en la orienta londona futbala ligo, poste en la suda ligo de la dua nacia divizio. Post kiam la klubo en 1900 transformiĝis al societo, ĝi ricevis la nomon „West Ham United“.

Referencoj redakti

 
statuo antaŭ la stadiono kun elstaraj klubaj futbalistoj: de maldekstre Geoff Hurst, Martin Peters, Bobby Moore, Ray Wilson
 
enirejo de la historia stadiono