Wheaton College
kristana universitato en Ilinojso, Usono
Wheaton College, situanta en Wheaton, Ilinojso, Usono, estas privata kolegio "en la evangelia protestanta tradicio". Ekzistas ankaŭ pli malnova, pli sekulara Wheaton College en Masaĉuseco; oni ne konfuzu ilin. Ĝin fondis kontraŭsklavismaj aktivuloj en 1860. Ĝi proponas diplomojn en 40 fakoj, kaj ankaŭ iujn postdiplomajn gradojn. Ĝi estas unu el la plej konataj kaj plej sukcesaj kristanaj kolegioj en Usono.
FontojRedakti
Koncizigita el la artikolo en la angla Vikipedio.