Wilhelm Molly
germana esperantisto
D-ro Wilhelm MOLLY (naskiĝis la 25-an de oktobro 1838 , mortis la 18-an de februaro 1919) estis kuracisto en la zinkminejo de Moresnet.
Wilhelm Molly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1838 en Blasbach |
Morto | 18-an de februaro 1919 (80-jaraĝa) en Neu-Moresnet |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kuracisto |
Li iniciatis la sendependan ŝtateton Amikejo kun Esperanto kiel diskutlingvo.
Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn.
Li lernis Esperanton pro kontakto kun Profesoro D-ro. Gustave Roy.
Molly estis kiel framasono membro de la loĝio "Zu den drei Weltkugeln" (La Tri Globoj)
Eksteraj ligiloj
redakti- Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis (longa artikolo el Libera Folio)