William Francis Lawrence

William Francis LAWRENCE [LOrens], anglo, helpadministranto de fervojaj varstacioj en Newcastle-upon-Tyne; prizorgas funkciadon de trafikrimedoj. Naskiĝis en la 6-a de majo 1883 en Londono. Esperantistiĝis en 1912. Multaj propagandaj artikoloj kaj paroladoj. Sekr. de B. E-Kongreso, 1916, sekr. de York ES., 19l6-31. Prez. de EF de Yorkshire, 1927-29.