William HEDLEY (13a de Julio 1779 – 9a de Januaro 1843[1]) estis angla min-inĝeniero kaj inventisto de vaporlokomotivoj.

William Hedley
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1779 (1779-07-13)
en Newburn
Morto 9-an de januaro 1843 (1843-01-09) (63-jaraĝa)
en Lanchester
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Li naskiĝis en Newburn, proksime de Newcastle upon Tyne. Li estis unu el la ĉefaj industriaj inĝenieroj de la komenco de la 19-a jarcento, kaj li ludis gravan rolon en kelkaj gravaj plinovigoj de la frua disvolvo de la fervojo. Laborante kiel administraciisto de la karbominejo Wylam proksime de Newcastle upon Tyne, li konstruis la unuan praktikan vaporlokomotivon kiu dependis simple de kongruo de feraj radoj sur feraj reloj.

Referencoj redakti

  1. "William Hedley". reta Britannica Encyclopaedia Alirita en 2007-01-04.

Bibliografio redakti

  • Kirtley, Allan, Longbottom, Patricia, Blackett, Martin (2013). A History of the Blacketts. (2013) The Blacketts. ISBN 978-0-9575675-0-4. Arkivita el la originalo en 2014-06-23.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo William Hedley en la angla Vikipedio.