William Marsters (naskiĝis kiel Richard Masters) (6-an de novembro 1831 – 22-an de majo 1899) estis angla aventuristo el Walcote, Leicestershire kiu ekloĝis sur Palmerston Insulo unu el la Kukinsuloj je la 8-a de julio 1863, kun sia polizinezia edzino kaj du polizineziaj konkubinoj. Manpleno de liaj posteuloj ankoraŭ vivas sur la insulo, dum la plejmulto nun vivas en Rarotonga, aŭ aliloke sur la Kukinsuloj, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

William
angla esploristo, maristo kaj aventuristo
angla esploristo, maristo kaj aventuristo
Persona informo
Naskiĝo 6-a de novembro 1831
en Walcote, Anglio
Morto 22-an de majo 1899
en Palmerston Insulo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esploristo • setlanto
vdr

Vivo redakti

William Marsters naskiĝis kiel Richard Masters en 1831. Li originis el Leicestershire, Anglio, kaj alvenis en la Pacifiko ĉirkaŭ 1856. Li unue ekloĝis sur Penrhyn, la plej norda Kukinsulo. Li geedziĝis kun la filino de unu el la estroj de la insulo kaj en 1862 ili foriris al Manuae kaj poste al Palmerston je la 8-a de julio 1863. Li estis akompanitaj de la kuzino de sia edzino kun kiu li pliposte havis gefilojn. Lia tasko estis produkti kopron kaj kolekti markukumojn por tahitia negocisto nomita Brander, sed tiu neniam revenis. William Marsters decidis permanente loĝigi sian familion sur la insulo. Li prenis trian edzinon, kaj la posteuloj de tiu tri virinoj el Penrhyn fariĝis la antaŭuloj de la hodiaŭaj loĝantoj de Palmerston.[1] Marsters mortis la 22-an de majo 1899 je la aĝo de 68 jaroj (kvankam lia tomboŝtono mencias lian aĝon kiel 78). Li havis 23 gefilojn kaj 134 genepojn.[2]

Referencoj redakti

  1. Palmerston Island: A Strange Man's Home. Auckland Star (12 January 1895).
  2. The Descendants of William Marsters of Palmerston Island. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 26 September 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2015-10-28.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti