William Ruxton Davison

William Ruxton Davison (mortis en 1893) estis brita ornitologo kaj kolektisto.

William Ruxton Davison
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1849 (1849-11-30)
Morto 25-an de januaro 1893 (1893-01-25) (43-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo William Ruxton Davison
Okupo
Okupo esploristo • ornitologo
vdr

Davison estis zorgisto de la Muzeo Raffles en Singapuro el 1887 al 1893. Antaŭ tio Davison laboris kiel kolektisto por Allan Octavian Hume. Li veturis je la konto de Hume en Tanintario (Birmo) en la 1870-aj jaroj kaj kolektis tie 8,600 specimenojn. La rezulto de tio estis publikita en kuna artikolo de Davison kaj Hume, A Revised List of the Birds of Tenasserim (1878). Li estis konsiderata unu el la plej bonkvalitaj kamponaturalistoj de sia epoko.[1]

Iomys horsfieldii davisoni

Davison estas rememorata en la nomo de la Blankanuka ibiso, Pseudibis davisoni, kaj en subspecio de la Java flugosciuro.

Referencoj redakti

  1. Duff, Sir Mountstuart Elphinstone Grant. (1899) Notes from a Diary: Kept Chiefly in Southern India, 1881-1886, Volume 1. John Murray, London, p. 330.

Literaturo redakti

  • Mearns', Barbara kaj Richard (1998). The Bird Collectors. Academic Press (London) : xvii + 472 p.