Willy Versteeg-Graftdijk
nederlanda esperantisto
Wilhelmina VERSTEEG-GRAFTDIJK (naskiĝis la 6-an de julio 1886 in Giessendam[1], mortis la 2-an de februaro 1959 en Zeist[2]) estis nederlanda esperantisto. Ŝi esperantistiĝis en 1926. Versteeg-Graftdijk prizorgis kursojn, interalie en popollernejo. Ŝi estis delegito de la Universala Esperanto-Asocio. Versteeg-Graftdijk tradukis al Esperanto la detektivan romanon La Viro el Francujo de Ivans en 1933.
Willy Versteeg-Graftdijk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1886 en Giessendam |
Morto | 2-an de februaro 1959 (72-jaraĝa) en Zeist |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Tradukoj redakti
- Jakob van Schevichaven. La Viro el Francujo. 1933.
- F. W. A. Korff. Kaj Tamen Dio estas amo. eld. S. V. Voorhoeve - Den haag - 1954.
Referencoj redakti
- ↑ BS-Geboorte met Wilhelmina Graftdijk (nederlande). Regionaal Archief Dordrecht. Alirita 2019-02-03.
- ↑ Overlijden Wilhelmina Graftdijk, 02-02-1959 (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2019-02-03.