Wolfau
Wolfau, hungare Vasfarkasfalva, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 436 loĝantoj. La germana "Wolf" kaj la hungara "farkas" signifas: lupo.
- Areo: 15 km²
- Alto super marnivelo: 340 m
- Loĝantaro: 1370
- Poŝtkodo: 7412
- Telefonprefikso: 0 33 56
- Aŭtokodo: OW
Wolfau | |||
---|---|---|---|
loka protestanta kunvenejo
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7412 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 436 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 96 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 15′ N, 16° 6′ O (mapo)47.257516.096388888889Koordinatoj: 47° 15′ N, 16° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 340 m [+] | ||
Areo | 15,02 km² (1 502 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Wolfau situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ iama limo de Hungara reĝlando, kiu nun estas limo de Burgenlando.
HistorioRedakti
Ĝis 1920 Vasfarkasfalva apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Nazia Germanio). La vilaĝo iĝis foira komunumo en 1992.