Wolfhampcote estas forlasita loko kaj civil parish en la anglaj regionoj Warwickshire kaj Northamptonshire, kiujn ĝi parte kovras[2].

Wolfhampcote
forlasita loko
La kirko St Peter en Wolfhampcote
vilaĝo • civila paroĥo
Administrado
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Ŝtato Anglio
Regiono West Midlands
Kantono Warwickshire

Northamptonshire

Distrikto Rugby
Poŝtkodo CV23
Demografio
Loĝantaro 263[1]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 1° 14′ U (mapo)52.28514-1.2318Koordinatoj: 52° 17′ N, 1° 14′ U (mapo)
Areo 15,5861 km² (1 558 .61 ha) [+]
Wolfhampcote (Warwickshire)
Wolfhampcote (Warwickshire)
DEC
Wolfhampcote
Wolfhampcote
Situo de Wolfhampcote

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wolfhampcote [+]
vdr

La malnova vilaĝo de Wolfhampcote situas okcidente de la A45 vojo apud Braunston en Northamptonshire, kaj alveneblas per pado el la A45 vojo aŭ per aleo el Flecknoe. La vilaĝo forlasiĝis iam en la malfrua 14-a jarcento kaj klasadiĝis kiel forlasita mezepoka vilaĝo. Loka legendo diras ke la vilaĝo estingiĝis per la pesto enprenis per rifuĝintoj el Londono, sed neniu atesto subtenanta la rakonton ekzistas. Plej verŝajne kelkaj dometoj jam restis post la granda pesto kaj baraktantaj por kultivi siajn agrojn la vilaĝanoj foriris al pli riĉaj lokoj lasantaj la Lord of the Manor senarbigi la terenon for ŝafpaŝtado laŭ sia eblo. La vilaĝo montriĝis kiel Wulfencote sur la karto de Christopher Saxton de 1637.

Hodiaŭ la solaj restoj de la vilaĝo estas dometo, farmdomo kaj la malnova paroka domo. La trej notinda restanta konstruaĵo en la vilaĝo estas la Preĝejo de Sankta Petro, kiu staras en kampo. La kirko ripariĝis iujn fojojn, plej laste en la 1970-aj jaroj per organizo nomita Friends of Friendless Churches ("la amikoj de senamikaj kirkoj"). La kirko mastrumiĝas hodiaŭ fare de la Churches Conservation Trust kaj uziĝas nur unufoje aŭ dufoje ĉiujare.

Referencoj redakti

  1. (Parish 2001 Census)
  2. An Inventory of Archaeological Sites in North-West Northamptonshire, (1981) HMSO, ISBN 0-11-700900-8