Distrikto Xuhui (Ŝjuhŭej, ĉina simpligita: 徐汇区, ĉina tradicia: 徐匯區, pinjino: xúhuìqū, ŝanhaja: zi1 we3 chiu1) estas centra urba distrikto de Ŝanhajo.

Xuhui
徐汇区
Distrikto
distrikto de Ĉinio
Administrado
Komunumo Ŝanhajo
Poŝtkodo 200030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 113 078  (2020) [+]
Loĝdenso 20 238 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 11′ N, 121° 26′ O (mapo)31.19021121.4322Koordinatoj: 31° 11′ N, 121° 26′ O (mapo) [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Xuhui en Ŝanghajo
Xuhui en Ŝanghajo
Map

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xuhui District [+]
vdr

La distrikto de Xuhui ricevis sian nomon de la historia areo Xujiahui (Ŝjuĝjahŭej), tereno historie posedita de burokrato kaj sciencisto Xu Guangqi (Ŝju Gŭangĉji) dum la dinastio Ming kaj poste donacita al la katolika eklezio. Ĝi kaj la distrikto de Luwan (Luŭan) kune estis la kerno de katolika Ŝanhajo, kun centro en la eksa Ŝanhaja franca koncesio. Postlasitaĵoj de la franca influo ankoraŭ videblas ekzemple ĉe la Katedralo de Sankta Ignatius de Ŝanhajo, la Kolegio de Xuhui, la Observejo de Xujiahui, kaj kelkaj stratoj kaj distriktoj kun franca stilo.

Distrikto Xuhui havas 12 subdistriktojn kaj du urbetojn.