Yeoman [joŭmen] estis membro de socia klaso en Anglujo dum mezepoko. En Usono ĝi estas ankaŭ milita rango.

Etimologio redakti

La vorto unue estas registrita c. 1300. Ĝia etimologio ne estas klara, eble estas kuntiriĝo de la malnova angla iunge man, signifanta "juna viro", sed estas alternativaj sugestoj, kiel derivadoj de iu neatestita * ġeaman (hipoteza vorto de malnova frisa gaman , el gea- '"provinca", do yeoman signifus "provincano; rustikulo".

Anglujo redakti

En fruaj registritaj uzoj, yeoman estis servisto ĉe nobelo; tial titoloj kiel "Yeoman de la ĉambro", "Yeoman de la krono", "Yeoman de la kofrego", "Yeoman de la reĝo", "Yeomen gardisto".

En la The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer montriĝas yeoman kiel servisto bone vestita, sed malriĉa. En la plej malnovaj rakontoj pri Robin Hood, kiel "Gest of Robyn Hode", Robin Hood estas yeoman, kvankam pli postaj rakontoj faras lin kavaliro.

Pli poste, de 15-a ĝis la 18-a jarcento, yeoman signifas plebulo, kiu posedas sian propran bienon.[1] Yeoman povis okupi malgrandajn postenojn en publika administrado kiel konestablo, subjuĝisto (bailiff), kirkozorganto (churchwarden), kaj gardisto. En malproksimaj provincoj, yeoman povus anstataŭigi nobelojn en kelkaj okazoj.

Usono redakti

En Usono, yeoman estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kiel, malgrandaj terposedantoj, kiuj ne posedis sklavojn, nome familiaj farmistoj. Thomas Jefferson diris ke la yoman estis la bazo de la respubliko [2].

Milita posteno redakti

La yeoman dum mezepoko konsistis el milita klaso aŭ statuso kutime konata kiel en la tria ordo de la batalanta klaso, inter varleto kaj paĝio. Ili ĉefe estis pafarkistoj. Tiu rango malaperis en la 19-a jarcento, sed ĝis hodiaŭ la ceremoniaj gardistoj de la Turo de Londono estas nomataj Yeoman Warder. En Brita Mararmeo komence de la 17-a jarcento, yeoman estis suboficisto, kiu zorgis provizojn.

En la Usona Mararmeo kaj en la Usona Marborda Gardistaro, la varbado de yeoman priskribas membron, kiu plenumas administran laboron en ŝipoj. Ili pritraktas protokolon, mararmeajn instrukciojn, rekrutigojn, rekomenditajn taŭgajn raportojn, ŝipajn mesaĝojn, vizitantojn, telefonvokojn. Ili organizas dosierojn kaj funkciigas oficejajn ekipaĵojn kaj mendas kaj distribuas oficejajn provizojn. Ili skribas kaj tajpas komercajn kaj sociajn leterojn, avizojn, direktivojn, formojn kaj raportojn.

Referencoj redakti

  1. Fowler, H.W. and F.G. (eds.). Concise Oxford English Dictionary, 1972‑a eldono, Oksfordo: Clarendon Press, p. 1516.
  2. Samuel C. Hyde Jr., "Plain Folk Yeomanry in the Antebellum South", in John Boles, Jr., ed., Companion to the American South, (2004) pp. 139–155