La Zébulon estas la dua prototipo de la serio MF 67 de Metroo de Parizo, liverita en majo 1968.

Antaŭo de Zébulon
Flanko de Zébulon

Ties aparta aspekto, sola vagonaro tute el ondumita rustorezista ŝtalo de la veturanta materialo de la RATP, ŝuldigis al ĝi la kromnomon de « Zébulon ».

Teĥnike tre proksima al MF 67 A2, ĝi havis framojn de apartaj formoj kaj dimensioj, kio ne faciligis la prizorgon, kio klarigas ties elservigon el komerca servo.

Ĝi posedis ses framojn el kiuj kvin mortorvagonoj, sed ĉiam veturis en formiĝo de kvin motorvagonoj, konsekvence kun plena adhero. Ĝi estis ekipita de dumotoraj boĝioj. Ĝia konsisto estis M.10003 + N.11003 + NA.12002 + N.11004 + M.10004.

Ĝi estis atribuita al linio 3, poste al linio 7, fine al linio 9, antaŭ ol esti parkita komence de la 1980-aj jaroj, poste transdonita al Centro de instruado al stiristoj.

Post preskaŭ 30 jaroj da servado en tiu centro, ĝi estis feraĵita komence de 2011. Malgraŭ ties unikaj karakterizaĵoj (framoj el rustorezista ŝtalo), ĝi ne estis konservita de RATP. Ekde tiam, la Centro de instruado al stiristoj nur posedas iujn MF 67 E devenantaj de linio 2.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti