Züricher Vielliebchen-Walzer

La valso Züricher Vielliebchen-Walzer estas unu el la malmultaj pianopecoj deRichard Wagner. Li komponis la pecon en 1854 dum sia plurjara en Zuriko. Ĝi ekestis okaze de vizito de Marie Luckemeyer (1838–1872), fratino de Mathilde Wesendonck, la amikino de Wagner.[1] Por ŝi Wagner komponis la mallongan romantisman pecon, kiu per sia stilo memoras iomete al la Moments musicaux de Franz Schubert. La valso supozeble publikiĝis en 1902.[2] La valso estas komponita en E♭-maĵoro kaj havas 34 taktojn. La ludodaŭro estas depende de la rapideco proksimume unu kaj duona minutojn. Kiel instrukcio Wagner notis sub la titolo: «Tiel gaje kiel eble, sed kun pasia mit leidenschaftlichem deco». La peco havas la verknumeron WWV 88.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti