Zărnești
urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Zărneşti)
Zărnești [zərneŝtj] (hungare: Zernest [zerneŝt], germane: Zernescht [cerneŝt]) estas urbo en distrikto Brașov en Rumanio sur la suda rando de la baseno de Bârsa sudokcidente de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi Tohanu Nou. Oni aligis al ĝi en 1964 Tohanu Vechi.
Zărnești | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Brașov | ||||
Alinome | Zernest hungare, Zernescht germane | ||||
Iama hungara departemento | Fogaras (reĝa departemento) | ||||
Situo | 45° 34′ N, 25° 20′ O (mapo)45.56944444444425.340277777778Koordinatoj: 45° 34′ N, 25° 20′ O (mapo) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 507072 | ||||
Loĝantaro | 25.299 (2002) | ||||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 4 253 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 ĝi havis 24 926 loĝantojn (97 % rumanoj, hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estis en 1367. La 21-an de aŭgusto 1690 en ĝia areo okazis la batalo por Transilvanujo inter la milittrupoj de Emeriko Thököly kaj generalo de Aŭstrio, Donathus Heissler. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- Grete Csaki-Copony (12-a de oktobro 1893 - Berlino, 4-a de decembro 1990): pentristino, grafikistino, poetino[1][2]
- Éva Orth (n. 13-a de januaro 1956): oper- kaj operetkantistino de 1999 en Miskolc.
- Ion Piso (n. 1928): operkantisto (tenoro)[3].
- Mikaelo Teleki (Várad, ĉirkaŭ 1634 aŭ 1631 – Zernyest, 21-a de aŭgusto 1690): politikisto, kanceliero de Transilvanio, prozverkisto.
- Pál Tuzson (18-a de marto 1901 – Budapest, 27-a de majo 1959): inĝeniero pri kemio.
- Vlad Ulpiu (27-a de januaro 1945): rumana komponisto.
- György Vutskits (1-a de aprilo 1858 – Keszthely, 21-a de oktobro 1929): zoologo, premontrea instruisto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2005-12-14 per la retarkivo Wayback Machine