Zahia Ziouani
Zahia Ziouani (n. la 27-an de junio 1978 en Parizo[1]) estas franca dirigento kaj komponisto kies originoj estas en Kabilio, en Alĝerio.
Zahia Ziouani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1978 (45-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Alĝerio • Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo-Sorbono |
Okupo | |
Okupo | dirigento |
Kvalifikita en muzika analizo, orkestrado kaj muzikologio de la Universitato Sorbonne Paris IV, Ziouani gajnis plurajn konservatoriajn premiojn por altviolono, klasika gitaro kaj ĉambra muziko[2].
Zahia Ziouani studis ĉe la Maestro Sergiu Celibidache en Munkeno. Ekde 1998, ŝi kreis propran simfonian orkestron (Divertimento), kiu kunigas 70 muzikistojn kaj de kiu ŝi estas ankaŭ la muzika direktorino[3].
Ŝi partoprenas kun simfoniaj orkestroj en multnombraj festivaloj en Rusio, Hispanio, Germanio, Ĉeĥio, Pollando, Belgio kaj Alĝerio[2].
Klasika muziko kiel interkultura ponto redakti
Tre sentema al la problemoj de aliro al kulturo por ĉiaj publikoj, Zahia Ziouani dediĉas sin al la demokratiigo de la klasika muziko. Ŝi estas asociita al la arta kaj pedagogia estraro de la projekto DEMOS (Mekanismo de muzika edukado kun socia alvokiĝo).
En 2012, ŝi kreis "L’orchestre Diver’cités", kies ĉefa celo estas permesi al infanoj (7-12-jaraĝaj el malavantaĝaj distriktoj) lerni kaj praktiki muzikan instrumenton. Ŝi celas krei pontojn inter Francio kaj Alĝerio precipe per sia programo "Algérie-France Une Symphonique pour 2012", inter Parizo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, inter klasika muziko kaj popularaj medioj[3].
Persone redakti
Ŝi havas ĝemelan fratinon, Fettouma Ziouani. kiu estas violonĉelisto,
Publikaĵo redakti
- (franca) Zahia Ziouani (kunlabore kun Bénédicte des Mazery), Paris, A. Carrière, 2010, 211 p. ISBN 978-2-84337-567-5
Referencoj redakti
- ↑ Zahia Zioua, France Inter
- ↑ 2,0 2,1 (en, fr) Judy MacMahon, Inspiring women: Zahia Ziouani – conductor, My French Life, la 20-an de oktobro 2016
- ↑ 3,0 3,1 (en) Speakers Biographies, Zahia Ziouani (Algeria/France), Unesco
Eksteraj ligiloj redakti
- (fr) Oficala retejo de la orkestro Divertimento Arkivigite je 2021-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr) Prelego: Zahia Ziouan, la musique pour fédérer !
- (fr) Zahia Ziouani ĉe TEDxConcorde (2012)
- Concerto dirigita de Zahia Ziouani - kanto Amedyaz de Idir (filmeto)