Zelda Schneurson Mishkovsky (hebree זלדה שניאורסון-מישקובסקי;

Zelda
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1914 (1914-06-20)
en Dnipro
Morto 30-an de aprilo 1984 (1984-04-30) (69-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Familio
Dinastio Schneersohn vd
Parencoj Menachem Mendel Schneerson • Baruch Schneur Schneersohn vd
Profesio
Okupo poeto • pedagogoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

20-an de junio, 191430-an de aprilo, 1984), ĝenerale konata kiel Zelda, estis israela poeto loĝinta en Jerusalemo. Ŝi ricevis tri premiojn pro siaj aperintaj verkoj.

Unua kuzo de Zelda estis Rabeno Menachem Mendel Schneerson, la sepa Chabad Rebbe.[1]

Verkaro redakti

Penai (Libera Tempo), ŝia unua kolekto de poezio, estis eldonita en 1967. Kun ties emotivaj (emociplenaj) kaj kontemplativaj (pensigaj) bildoj tiritaj de la mondo de Juda mistikismo, Hasidismo kaj rusaj feinaj rakontoj, ĉi tiu kolekto establis ŝian reputacion en la literatura mondo.

Ŝiaj poemoj, tre spiritaj sed samtempe tre rektaj, buntaj kaj precizaj, tuŝas la korojn de religiuloj kaj laikuloj simile. La poezio de Zelda estas kunligita kun ŝia profunda religia kredo, libera de la dubo kaj ironio kiel foje trapenetras la verkon de aliaj modernaj hebreaj poetoj.

Ŝiaj poemoj reflektas ŝian daŭrantan kredon religia – ekzemple en Kaasher berakhti 'al hanerot – "Kiam mi diris la benon super la Shabbat kandeloj" ("כאשר ברכתי על הנרות‎").

En 2004, kolekto de la poezio de Zelda aperis en angla traduko: The Spectacular Difference: Selected Poems of Zelda, (La Sensacia Diferenco: Elektitajn Poemojn de Zelda), tradukita kaj redaktita de Marcia Falk (hebrea Unio Altlerneja Gazetaro).

Referencoj redakti

  1. Miller, Chaim. Turning Judaism Outward. Kol Menachem. New York. (2014): pp. 431.