La "Zinovjev-letero" estis falsaĵo de la brita sekretservo, kiu helpis al la tiea Konservativa partio venki en la parlamentaj elektoj de 1924. Per tio finiĝis regado de la unua brita Labor-partia registaro.

La letero, verkita de Grigorij Zinovjev - tiam gvidanto de kominterno - estis adresita al Centra komitato de la Komunista Partio de Grand-Britio kaj petis pli intensan agitadon en Britio, ankaŭ inter la armeaj fortoj.

Ĝin publikis la konservativa brita Daily Mail, kvar tagojn antaŭ la elektoj.

La letero - datumita la 15-an de septembro, 1924 - svarmis je eraroj (neekzistantaj organizaĵoj, pozicioj, formaj misaĵoj).

La falsigaĵo estis finfine pruvita en 1999, sed siatempe kaŭzis malvenkon de la Laborista Partio.