Zlatograd
Zlatograd - bulgare Златоград, laŭvorte "urbo de oro", turke Darıdere - estas urbeto en la sudo de Bulgario. Ĝi situas en la montaro Rodopoj, en la administra provinco Smoljan. La urbo situas en montara valo, en alteco de 520 metroj super la marnivelo, kaj en 2009 havis 7110 loĝantojn. La limo al Grekio distancas nur 5 kilometrojn.
Zlatograd | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Bulgario | ||
Provinco | Smoljan | ||
Poŝtkodo | 4980 | ||
Aŭtokodo | CM[1] | ||
Telefonkodo | (+359) 03071 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 110 (2009) | ||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 25° 6′ O (mapo)41.38333333333325.1Koordinatoj: 41° 23′ N, 25° 6′ O (mapo) | ||
Alto | 521 m [+] | ||
Areo | 65,117 km² ( 651 1.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Lingvoscience atentatas la zlatograda dialekto de la bulgara lingvo: komtraste al la norma prononco de la bulgara, kiu sekvas la fonologian modelon de odiro, la loka dialekto sekvas la modelon adiro krome tipa por la norma prononco de la rusa kaj belorusa lingvoj.
En la urbocentro konserviĝis kaj nun protektatas vasta ensemblo de historiaj domoj, kiu montru la tradician montaran konstrustilon de la bulgara loĝantaro.