Zoltán Ambrus Kovács

Zoltán Ambrus Kovács [ambruŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Zoltán Ambrus estas hungara kuracisto, neŭrologo, psikiatro, profesoro. Lia origina nomo estis Kovács Zoltán, sed en 1995 li prenis ankaŭ la nomon Ambrus.

Zoltán Ambrus Kovács
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1955 (1955-09-29) (68-jaraĝa)
en Nagykőrös
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Albert Szent-Györgyi University of Medicine
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo
vdr

Zoltán Kovács [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1955 en Nagykőrös.

Biografio redakti

Zoltán Ambrus Kovács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste unu jaron li laboris en hospitalo. Li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1981 (psikiatrian fakdiplomon en 1985, neŭrologian fakdiplomon en 1988). Ekde 1981 li laboras, instruas kaj esploras en la universitata neŭrologia kliniko de Szeged. Li okupiĝas pri hipnoto kaj skizofrenio, dume li atingis la rangon docento. En 1992 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Systematic mycosis in multiple sclerosis (1988)
  • Mitrális billentyű prolapsushoz társuló szorongásos betegség hipnoterápiája (1991)
  • A pszichiátriai kórképek felismerése (2004) ISBN 963-242-898-6
  • Boosting Human Learning by Hypnosis (2012)

Fontoj redakti