Zoltán Schréter [ŝrEter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schréter Zoltán estis hungara geologo, hidrologo, paleontologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1931).

Zoltán Schréter [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1882 en Dombóvár. Li mortis la 14-an de januaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Schréter frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1901-1908. Li doktoriĝis en 1909. Pli frue jam en 1906 li helpis instrui al Ferenc Schafarzik en la teknikuniversitato. Li eklaboris en geologia instituto en 1909, kie li laboris 33 jarojn. Li faris esplorojn ekzemple en Bükk,Cserhát,Bakony, Gerecse. Dum la 1-a mondmilito li serĉis naftojn en Máramaros. Li ricevis memormedalon en 1966.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az esztergomi szénmedence földtani viszonyai (1922)
  • A Bükk hegység geológiája (1943)
  • A Bükk hegység felsőpermi brachiopodái (1963)

Fontoj redakti