Zonoj de Van Allen

La zonoj de Van Allen estas regionoj ĉirkaŭ la Tero, en kiuj orbitas ŝargitaj partikloj, kaptitaj de la tera magneta kampo.

Tiuj zonoj estis nomitaj honore al James A. van Allen.

Oni distingas internan kaj eksteran zonojn de Van Allen; la interna etendiĝas en alteco de 3.000 ĝis 8.000 km super la tersurfaco, la ekstera inter 15.000 kaj 30.000 km. La partikloj kaptitaj en ili venas plejparte el la kosma radiado. La zonoj estas certa danĝero por astronaŭtoj, ĉar la forta radiado minacas ilian sanon. Normalaj orbitoj de homportantaj spacŝipoj konsiderinde malsupras la zonojn, sed dum la Usonaj Apolo-flugoj al la Luno la astronaŭtoj devis trairi la zonojn.

Vidu ankaŭ redakti