James A. van Allen
James Alfred VAN ALLEN (naskita je la 7-a de septembro 1914 en Mount Pleasant, Iovao; mortis 9-a de aŭgusto, 2006) estas usona fizikisto. Laŭ li oni nomis la zonojn de Van Allen, kiujn oni laŭ lia instigo malkovris en 1958.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/James_van_Allen.jpg/220px-James_van_Allen.jpg)
En majo 1959 la usona magazino TIME publikigis lian bildon sur sia frontpaĝo. Li estis aktiva esploristo ĝis 1985, kiam li retiriĝis.