Zoologia ĝardeno de Gotha

La Zoologia ĝardeno de Gotha (germane Tierpark Gotha) troviĝas en la naturprotektita zono Kleiner Seeberg en la oriento de Gotha, Töpfleber Weg nr 2.

Enirejo ĉefa bestoĝardenen
Mapo de la zoo kun priskribo de la lokoj kaj de la bestoj; unua parto
Mapo de la zoo; dua parto

Priskribo redakti

Laŭlonge de la 1,7 km longajn vojetojn la vizitantoj povas rigardi ĉ. 140 bestospecojn, sume 680 brut(et)ojn . Sur tereno de ĉ. 6 hektaroj vivas grandparte animaloj el Eŭropo kaj hejmbestoj minacataj de forpereo. Sed ankaŭ ekzotikaj bestoj (ursoj, tigroj) admireblas ĉiujn tagojn de la jaro.

Detalaj informŝildoj ĉe la arboj kaj arbustoj apud la pado klerigas malenue pri la postuloj de la natur- kaj mediprotektado. La zooparko do ofertas naturĝuadon kaj ripozumadon kune kun plukleriĝo biologia en nealtrudiĝema maniero.

Krome ofertas specialaj rondgvidadoj kaj prelegoj post interakordo kun la interesatoj. Por la etuloj ekzistas aventura ludejo kaj bestokares-sekcio. Okaze de la Internacia tago de la infanoj oni festas ĉiujare belegan porinfanan feston.

Agadoj redakti

Rekte ĉe la bestoĝardeno troviĝas la kafejo Café im Tierpark, kiu servas ankaŭ kiel sidejo de la amikara societo Föderverein Tierpark Gotha e.V.. Diference al aliaj zooj ne permesatas al la vizitantoj la kunpreno de hundoj.

Oni povas ankaŭ veturi per kaleŝo tra la zoo. La birdejoj por birdoj el la Balta Maro kaj el la Norda Maro enireblas. De tie oni atingas ankaŭ la birdobredejojn por kiropteroj kaj aliaj etbestoj.

Granda parto el la malnovaj, ne plu allaseblaj kaj ofte multe tro malgrandaj ĉirkaŭbaraĵoj intertempe novigitis respektive alikonstruitis. Menciindas tiu-kuntekste nova zono por dingoj kaj siberiaj tigroj. La samo validas por la ĉirkaŭbaro de la ursoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Priskribo de la zoo sur la urba retpaĝaro. Arkivigite je 2014-11-16 per la retarkivo Wayback Machine