Zoologia ĝardeno de Riesa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Zooloĝia ĝardeno de Riesa (germane: Tierpark Riesa) troviĝas en Riesa, Germanujo, en iama monaĥeja ĝardeno. Ĝin vizitas ĉ. 30 miloj da homoj ĉiujare. Ĝi konstruitis en la 1965-a jaro.

enirejo al la zoologia ĝardeno de Riesa

Priskribo redakti

Sur areo de ne tute unu hektaro spekteblas ĉ. 160 bestoj de 55 specoj. Paralele instruatas multe pri ili. Videblas i.a. rezusoj, muflonoj, kapreoloj, tarpanoj, vulpoj, buboj, cikonioj, fazanoj.

En la en 2003 malfermita kaj restaŭrita eosta alo de la iama benediktanina klostro[1] troviĝas akvario por fiŝoj el la rivero Elbo. Ĝia kapacito estas de 20 miloj da litroj da akvo. Apudas informado pri la natura kaj kultura teritorio de Elbo kaj pri la monaĥineja historio.

En herba ĝardeno, kie pli ol 20 diversaj sanigaj kaj spicaj herboj kultivatas, oni informatas pri la tradicia utiligo de ili. Ofertatas volonte rondgvidadoj kiuj permesas aparte interesajn enrigardojn zoen kaj monaĥejen.

Specialaj ekspozicioj en la (galerisimila) subtegementejo plibuntigas la ofertaron. Ĉiujare oni invitas infanojn serĉi paskajn ovojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. En la suda alo estas hodiaŭ la urbodomo, en la uesta alo la belega kapitulejo. La norda alo pretas ekde 2007 je solenaj akceptoj kaj kunvenoj. La volba kelo invitas eĉ al okazigo de privataj festoj.