Zsolt Bohács [ĵolt bohAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Bohács Zsolt József estis hungara kanuisto, advokato, parlamenta deputito, golfisto.

Zsolt Bohács
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1964 (1964-03-22) (60-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo politikisto • kanuisto
vdr

Zsolt Bohács[1] naskiĝis la 22-an de marto 1964 en Szeged.

Biografio redakti

Zsolt Bohács iĝis aktiva sportisto en 1977 en sia naskiĝurbo, poste pro soldatiĝo en Budapeŝto ekde 1984. Baldaŭ li revenis al Szeged. Resume li estis kvinfoje monda ĉampiono, krome ĉampiono de Eŭropo kaj 16-foje hungara ĉampiono. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1997, poste li estas advokato. En 2010 li estis elektita parlamenta deputito, li politikadas laŭ Fidesz. Li tute ne forlasis la sporton, li estas ankaŭ amatora golfisto, eĉ monda ĉampiono. Li edziĝis en 1992, baldaŭ filino naskiĝis.

Fontoj redakti

Referencoj redakti