MAKAI Zsuzsa (pro. makai) estis rumania hungara/hungara ŝakistino, internacia virinŝakmajstro, fakverkistino naskita en Oradea la 3-an de septembro 1945 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de majo 1987.

Zsuzsa Makai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1945 (1945-09-03)
en Oradea
Morto 12-an de majo 1987 (1987-05-12) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Biografio redakti

Makai Zsuzsa akiris diplomon de instruisto pri angla kaj germana lingvoj en Temeŝvaro kaj ŝi laboris kiel tradukisto kaj interpretisto. Ŝi estis plurfoja altlerneja ĉampiono de Rumanio. En 1960 ŝi eniĝis la finalon de la rumana virinĉampioneco, en 1966, 1974 kaj 1976 ŝi gajnis la unuajn lokojn en la rumana ĉampioneco en egalkonkurso. Ŝi reprezentis Rumanion en du ŝakolimpikoj kaj en du mondĉampionaj zonkonkursoj. De 1977 ŝi vivis en Budapeŝto kaj ŝi tuj aliĝis al hungaria ŝakvivo. En 1978 ŝi okupis la 3-an lokon en la hungara ĉampioneco, en 1980 ŝi gajnis la ĉampiontitolon. En 1978 ŝi estis anino de hungara teamo gajninta arĝentan medalon en la virinŝakolimpiko de Bonaero. Ŝi akiris mondfamon ankaŭ kiel fakverkisto. Ŝi laboris en la presarcentro dum ŝakolimpikoj en 1984 (Saloniko) kaj 1986 (Dubajo). Ŝi estas entombigita en Temeŝvaro.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti