Alexis CARREL estis franca kirurgo kaj biologo, Nobelpremiito pri medicino (1912) kiu kontribuis al progresigo de la teknikoj de suturo de la sangaj vaskuloj kaj al esploro pri transplanto de organoj esencaj por la aŭdacaj kirurgiaj operacioj de niaj tagoj.

Alexis Carrel
Nobel-premiito
Persona informo
Alexis Carrel
Naskonomo Marie-Joseph-Auguste Carrel-Billard
Naskiĝo 28-an de junio 1873 (1873-06-28)
en Sainte-Foy-lès-Lyon
Morto 5-an de novembro 1944 (1944-11-05) (71-jaraĝa)
en Parizo
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Liono • Saint-Marc Lycée vd
Partio French Popular Party vd
Subskribo Alexis Carrel
Familio
Patro Alexis Carrel-Billiard vd
Edz(in)o Anne Gourlez de La Motte vd
Profesio
Okupo biologo • kirurgo • fiziologo • sociologo vd
Laborkampo kirurgiobiologioFiziopatologiofiziologio • vascular surgery vd
Verkado
Verkoj Man, The Unknown vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Infanaĝo kaj adolesko redakti

Alexis Carrel, unua el tri fratoj, naskiĝis la 28-an de junio 1873 en la liona vilaĝo Sainte-Foy kaj estis baptita per la nomo Aŭgusto. Liaj gepatroj apartenis al familioj ege bonstataj kaj katolikaj, dediĉitaj al aktivado en la sektoro de industrio kaj al komerco de teksaĵoj. Aĝe de kvin jaroj Alexis perdis sian patron: ĝuste por tion memorigi Aŭgusto, kiel unuenaskita, ŝanĝis sian nomon al tiu de sia patro.

Li travivis infanaĝon en kamparo kun siaj du fratoj kaj sia patrino, virino inteligenta kaj prudenta, kiu preferis ke siaj filoj vizitu la publikan neŝtatan lernejon, kiun Alexis frekventis kiel eksternulo laŭlonge de dek jaroj akirante du diplomojn, pri literaturo kaj pri sciencoj. Atinginte la maturecaĝon, li rigardos tiun ĉejezuitan studan periodon kun mallogo, ĝin taksante fazo de endoktriniĝo, en kiu la intelektula kaj morala edukitaĵoj ne estis edukige elspezitaj laŭjuste, nek la prireligia prezentado estis tia kiu konsciigas kaj entuzismigas por la valoroj de la kristanismo.[1]

Universitata periodo kaj rekonsidero pri la kristanaj valoroj redakti

En oktobro de 1891 Alexis aliĝis al la fakultato de medicino de la Universitato de Liono, ankaŭ se nur ĉe la fino de sia studa kariero li decidis specialiĝi pri kirurgio, Nesukceso en interna konkurso lin puŝis aliri militservon, dum kiu li praktikis medicinon ĉe la limopunkto Frejus en la francaj Alpoj. Tiuperiode gravas lia nova sinteno rilate religion: li alproksimiĝas al la katolikismo forlasita dumadoleskaĝe.

Dum la akademia jaro 1898/1899 li sin tute dediĉis al la vaskula kirurgio kaj komencis ankaŭ verki la unuajn publikigaĵojn ĝuste pri vaskula kirurgio kaj pri karcinomo, danke al kiu li gajnis konkurson en la medicina fakultato, kie li estis dungita kiel unua venkinto.[2]

Tri jarojn poste, apenaŭ ses monatojn post la akiro de la magistriĝo, granda kaj neatendita evento definitive ŝanĝis lian vivon: kolego, kiu estis taskiĝinta akompani al Lourdes grupon da malsanaj pilgrimantoj, ĉe la dato establita sin trovis malebligita plenumi la taskon, petis ke kolego Carrel komplezu lin anstataŭi en la tasko de kuracisto dum la vojaĝo kaj restado ĉe la sanktejo. En tiu okazo Carrel estis perokula atestanto de miraklo okazanta al junulino Marie Bailly. Ĉi tiu troviĝis en gravega sanstato: la simptomoj de la malsano estis ventro kaj kruroj ŝvelaj, ripoj elpendaj, poŝo da likvido okupanta la umbilikan zonon, febro alta kaj hipertensio. Temis pri peritoneito tuberkula kaj la kuracistoj mem verkigis ke por la junulino ne plu eblis saniĝo. Carrel siaplume tiel registris en sia taglibro: “Kiom mi volus kredi, kun ĉiuj tiuj malbonŝanculoj, ke vi ne estas nura fonto kreita de niaj cerboj, ho Virgulino Maria. Sanigu, do, ĉi tiun junulinon, ŝi jam tro suferis. Faru ke ŝi vivu ankoraŭ iom da tempo, faru ke mi kredu. Tio kion mi vidas en tiu momento estas multe laŭracia, Se tiu junulino saniĝas, kion mi nun juĝas absurda, faru ke mi povu kredi ŝin trovonte vere viva elirantan el la banejo.[3]. La “miraklo” plenumiĝis, haste la virino saniĝis kaj post la ne kredebla evento sekvis, ankaŭ se ne tujpost, sed meditita kaj konfliktanta, adhero al kristanismo. Ĉiuj tiaj faktoj estas rakontataj plej specife en lia libro Vojaĝo al Lourdes, aranĝita de Carrel 1949.

De Ĉikago al Novjorko redakti

Lia konvertiĝo al kristanismo al li provokis ne malmulte da problemoj koncerne adaptiĝo ene de la socio: estis konsiderita ne ĉe la pozitivistoj, kiuj lin taksis kulpa pri forlaso de la racieco kaj konfido en la scienco, nome pri la principoj kiuj, laŭ ili kaj laŭ Carrel, devas baziĝi la medicina arto, nek ĉe homoj de la eklezio, ankoraŭ skeptikaj pri lia mensoŝanĝo. Krome, el la profesia vidpunkto ne plu estis la premisoj necesaj por daŭrigi serene science esplori, krome la medio de la liona hospitalo malmulte allogis esploristojn, liaj kolegoj ne plu estis interesitaj al liaj eksperimentoj kaj kunlaborativaj.[4]

Pro tiu motivoj en majo de 1904 Carrel decidis translokiĝi al Ameriko. Dekomence li pasigis kelke da tempo en Kanado okupiĝante pri brutobredado kaj samtempe finante multajn eksperimentojn pri la suturo de la sangaj vaskuloj kaj pri la transplanto de bestaj organoj, kiuj poste multe fruktis en lia kirurgia praktiko.

Poste li translokiĝis al Ĉikago, kie li iniciatis grandan kunlaboradon kun la fama kirurgo Guthrie, kiu insiste lin kuraĝigis daŭrigi eksperimenti kaj studi kaj publikigi la rezultojn. Baldaŭ lia famo disvastiĝis tiupunkte transoceane ke Simon Flexner, direktoro de la ĵusnaskiĝinta Rockefeller Institute de Novjorko, lin oficiale invitis labori en la nova strukturo, precize en la sektoro de eksperimenta kirurgio, kies li nemulte poste fariĝos direktoro. Post publikigo de rezultoj de siaj eksperimentoj, rilatantaj precipe la renon kaj tiroidon en bestoj, li establiĝis en Novjorko (1906), ankaŭ se neniam definitive pro la fakto ke liaj revenoj al Francio estos oftaj laŭ la vivo. Ekde la unua tempo ĉe Rockefeller la laboratorio de Carrel estis centro de la intereso de la vizitantoj, vera kaj propra renkontopunkto por la plej famaj esploristoj de tiu epoko; la etoso, fakte, ne similis al tiu spiranta en Francio, dum la juna medicinisto povis disponi pri la plej taŭgaj kondiĉoj kaj sciencaj ekipaĵoj krom validaj asistantoj.[5]

Edziĝo kaj Nobel-premio redakti

En 1910, dum unu el siaj someraj feriaj restadoj en Francio, li revenis denove al Lourdes. Ankaŭ tiam li povis observi mirindaĵon, tiun de infano blinda ekde la naskiĝo kiu reakiris la vidkapablon (la fakto poste estis analizita de la kompetenta medicinista komisiono. Samtempe li konatiĝis kun flegistino Anne La Motte, tre religia kaj vidvino. La du geedziĝos en Parizo tri jarojn poste kaj ambaŭ akceptis daŭrigi la laborojn en Novjorko.

Post ses jaroj de labora restado en Novjorko, rekone de liaj malkovroj en la Universitato Rockefeller, Carrel estis honorita per Nobel-premio pri medicino kaj fiziologio en 1912 [6] pro siaj sciencprogresoj en vaskulaj suturoj, transplantado de organoj kaj pro longa limdata kultivado de enampolaj histoj, aparte pro la invento de nova metodo por la suturo de la profundaj vundoj kaj pro la nova metodo eviti la hemoragiojn postoperaciajn (tiam oftegajn), trombozon kaj diversajn komplikaĵojn.

Okaze de la ceremonia transdono de la premio, Carrel snobumis la ĉeeston de la francaj aŭtoritatoj, konscia, spite de sia fiera franca civitaneco, ke se li estus restinta en sia naskiĝolando tiu gravega rekono de li ne estus atingita.[7]

Dum la unua monda milito redakti

Kiam en Eŭropo, ene de unu semajno inter julio kaj aŭgusto de 1914, laŭĉene sinsekvis la militdeklaroj inter la diversaj ŝtatoj de la du kontraŭstarantaj aliancaj blokoj, la geedzoj Carrel estis feriantaj en Francio. Pro la ĝenerala mobilizo Alexis estis soldatigita, ankaŭ se kiel kuracisto. Li devis malproksimiĝi el la edzino tiam en progresa graveda stato kiu tuj post perdis la generiton pro infekto kaŭzita de pikvundo de insekto. Sed Anne La Motte, restabliĝinta, decidis sekvi la edzon kiel ĉefflegistino en kampa hospitalo najbare de Liono, kiu prenis la nomon de “Ambulanco Carrel”. Sed pro la disvastiĝo de la infektoj inter la soldatoj de la milita fronto, Carrel estis sendita al la fronto, kune kun amiko kirurgo Tuffier, por studi la prisanajn kondiĉojn kaj proponi solvojn.

Intertempe, profitante de la alianciĝo de Francio kaj Usono, ekde 1917 Carrel sukcesis akiri financadon rekte de la Rockefeller Institute, krom instrumentoj kaj ambulancoj ekipitaj por la militaj cirkonstancoj.[8]

Alexis komencis ankaŭ kunlabori kun la usona fama kemiisto Henry Drysdale Dakin, kun kiu eksperimente pretigis tre potencan antisepsan solvaĵon je bazo de hipoklorita acido, nomita ĝuste Solvaĵo Dakin-Carrel, pere de kiu oni sukcesis savi multegajn el risko de mortiga infektiĝo. La hipoklorita acido estis fakte tre taŭga por irigacii la ŝirkontuzajn vundojn, sed precipe aparte agresa sur la histoj, kvankam konservanta siajn esencajn propraĵojn de kuracilo kontraŭbakteria.[9]

Ĉe militfiniĝo ankaŭ la “ambulanco Carrel”, nome la kampa hospitalo, estis bombata kaj detruita. Dume, tamen, li povis ĉe la milita fronto daŭrigi en siaj esploroj kaj eksperimentoj pri la sango, celantaj pretigi anstataŭadan likvidon, pri abdomena kirurgio kaj pri la ŝoko. [10]

Tuj post la milito, dum vojaĝo en Londono, Carrel esprimis siajn opiniojn pri siaj spertoj pri la rilatoj de siaj kuracilaj metodoj kaj la sinteno de la oficiala medicino en Francio. “Mi faris ĉion laŭvolan, sed la sukceso ne min kontentigis ĉar mi povintus savi multe pli da homoj. Danke al la franca medicino tio ne eblis... “.[11]

Carrel dum postmilito kaj 1920-aj jaroj redakti

La unuan de januaro 1919 la geedzoj Carrel kune revenis al Rockefeller Institute de Novjorko, kies direktoro Flexner dum milito jam sukcesis konservi ĉe la hospitalo la esploristan nukleon. Ĉi tie Carrel trovis konfidon kaj financadon por daŭrigi siajn serĉojn. Al ĉi tiu tempo ankaŭ oni ŝuldas lian ekintencon engaĝiĝi por la lanĉo de “nova Humanismo”, kies pensoj poste trovos lokon en la surpaperigita verko La homo, tiu nekonato.

Plue li insistis en la eksperimentado de novaj teknikoj por esplori pri cikatrizado kaj pri kancero.

Sojle de 1920-aj jaroj, la bezono de pli daŭraj soleco kaj silento en li plisentiĝis (li jam difinis la preĝon la unua fonto de energio [3]); pro tio li decidis lokigi sin en la silenta kaj mistikoinspira insuleto Saint-Gildas en Bretonio anstataŭ aĉeti en Novjorko. Konsiderinte ankaŭ la malfirmajn sankondiĉojn de sia edzino, li pasigos multajn el siaj restadoj en Francio en la nova domo tra studoj kaj meditoj pri la homo. Dume lia famo altiris al li invitojn kooptite membriĝi al Sciencaj Akademioj, unue ĉe tiu Medicina de Parizo. En 1926 li akceptis esti nomumita membro de Papa Akademio de la Sciencoj.

Tridekaj jaroj, la dua monda milito kaj la morto de A. Carrel redakti

Datas je la jaroj tridekaj rekontiĝo kun unu el la personoj plej interesaj de la vivo de Carrel: Charles Lindbergh, famega usona aviadisto, protagonisto de la unua atlantika superflugo, en soleca kaj senhalta flugo. Kun ties kunlaborado, Carrel pretigis perfuzan pompon por enampolaj histoj kaj organoj, kiu tiutempe estis nepropre ĵurnaliste baptita artifika koro. Premio titole refencanta al tiu historia kunlaborado, nome la premio "Lindbergh-Carrel Prize"[12], estis asignita en 2002 iniciate de la Medical University of South Carolina[13] al 10 scienculoj[14], inter kiuj al Michael DeBakey, pro ilia kontribuo al la ‘perfuzado’ de la organoj.

En samaj jaroj Carrel verkis ankaŭ siajn plej pensoesprimajn librojn, nome ‘La homo, tiu nekonato’ kaj ‘La sinteno en la vivo’; li fondis krome la instituton pri “Esploro por la Studo de la Homaj Problemoj”, kun duobla eminenta inspiro: scienca kaj evangelia. Lia ideo estis ke: oni engaĝiĝu por ke la amo unuigu grupon de scienculoj-esploristoj, konstituata de personoj neligitaj al ideologio sed al la universaleco de la scio; la celo estis strebo al la scio pri la homo kia homo kaj al la scio pri medio plej taŭga al ties naturo, por povi indiki klare kaj konvinkige la vojon al ĝia rekonstruo, kiu estis baza koncepto de la penso de Carrel.[15]

Carrel daŭrigis kunlabori kun Lindbergh kaj inter la du alestiĝis granda amikeco kiu iris trans la laborajn rilatojn: la geedzoj Carrel kaj Lindbergh, fakte, aĉetis la insuleton Illiec, tre najbare al tiu de Saint-Gildas, jam posedita de La Carrel, por tie pasigi kune la somerajn feriojn. En 1939, la tragika jaro de la komenco de la dua monda milito, signis la finiĝon de la aktiveco de Carrel ĉe la Rockefeller Institute, pro atingo de la pensiula aĝo. Alexis petis aliri militan francan fronton kiel kuracisto, sed la anagrafaj datoj puŝis por ke la aŭtoritatuloj lin bloku.

Tial li decidis reveni lastafojon al Usono por serĉi monon por la konstruo de nova laboratorio en Garches profitante de la okazo por iniciati kampanjon favore al la eniriĝo de Usono en la militon. Reveninte Francion, pri tiu ĉi li sufere konstatis la teruran situacion: duone okupita de la Germanaj trupoj kaj duone estrata de marŝalo Philippe Pétain.[16] En 1939 li akceptis esti taskigita de la reakcia registaro de Vichy, por malpliigi la suferojn de la popolo. Sed ĝuste pro tiuj ŝarĝoj li estis, postmilite, akuzita pri kunlaborado kun nazioj. Sed rilate tion oni eĉ post zorga kontrolo trovis nenion kulpan.

Carrel forpasis en 1944, 71-jaraĝanta. Familia amiko, doktoro Fillon, kun la permeso de la familianoj, kaptigis la stampon de lia vizaĝo kaj de lia mirakla mano per kiu li savis sennombrajn vivojn. Kirurgo Renè Lariche tiel skribis pri li: “Liaj malgrandaj manoj je fingroj sveltaj kaj inĝeniaj sin allasis al la tasko kun rimarkinda precizeco. Li operaciis kun nudaj manoj (en la fronta kampo) kaj estis miro lin vidi manovri tiujn subtilajn fadenojn kaj super ĉio la subtilegan silkaĵon, neniam malcelante jen punkton jen nodon. [17]

Kuriozaĵoj redakti

Foje oni aŭdas trabuŝe de spertuloj lian frazon, kiu pentras sian praktikan filozofion en la esploro: ”malmulte da observo kaj multe da rezonado kondukas al eraro, multe da observo kaj malmulte da rezonado kondukas al la vero” [4]

Liahonore estis “baptita” Carrel luna kratero.

”Mi neniam forgesos la emociegan sperton okaze de konstato ke granda kancerogena formacio sur la mano de laboristo reduktiĝas al eta cikatro; mi ne povas ĝin ekspliki, sed mi ne povas dubi pri tio kion mi miaokule vidis”. Alexis Carrel, Nobelpremiito pri medicino 1912. [18]

Referencoj redakti

  1. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, p.4
  2. Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo. Il segno editrice, 1991, pag. 9-11
  3. Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo. Il segno editrice, 1991, pag.13
  4. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 21-23
  5. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 38-42
  6. nobelprize.org
  7. Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo. Il segno editrice, 1991, pag. 35
  8. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 66-68
  9. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 69-75
  10. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag.84-87
  11. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 93
  12. Fondazione Carrell. Arkivita el la originalo je 2009-01-08. Alirita 2011-10-12.
  13. [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Premio Lindbergh-Carrel
  14. [2] Arkivigite je 2012-02-07 per la retarkivo Wayback Machine Premio Lindbergh-Carrel
  15. Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo. Il segno editrice, 1991, pag.226
  16. Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel. New York and London Harcourt Brace Jovanovich, 1979, pag. 182-185
  17. Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo.Il segno editrice, 1991, pag. 59
  18. Publikigita en: "The American", citita de da W. Schamoni, Das wahre Gesicht der Heiligen, Leipzig, 1938, p. 275

Verkoj redakti

  • L'homme cet inconnu, 1936, publikigita samtempe en Usono kaj Eŭropo
  • Réflexions sur la conduite de la vie, 1950
  • Voyage à Lourdes, 1949
  • La Prière, 1944

Listo kompleta de liaj verkoj ĉe [5]

Bibliografio redakti

  • Carlo Facchin, Alexis Carrel, tra scienza e vangelo il futuro dell'uomo, Il Segno editrice, Verona, 1991.
  • Theodore I. Malinin, Surgery and life, the extraordinary career of Alexis Carrel, Harcourt Brace Jovanovich, New York and London, 1979.
  • Alexis Carrel, Gli effetti della preghiera, 1941

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti