Flaviobriga estis romia kolonio fondita la jaron 74 en nuna Castro Urdiales, en Kantabrio (norda Iberio). La imperiestro Vespasiano fondis ĝin sur antikva vilaĝo, nome Portus Amanum (tio estas, Haveno de amanoj), en tiama provinco Hispania Tarraconensis de Romia Imperio.

Origino redakti

Oni trovis diversajn verkaĵojn de romianoj en la nordo de Iberio parolantaj pri Flaviobriga, sed oni certas ĉu la origina vilaĝo estis en teritorio de vardulojaŭtrigonoj.

Strabono, Pomponio Mela kaj Plinio diris, ke Flaviobriga estis en regno de varduloj. Precize, Plinio diras, ke Portus Amanum (posta Flaviobriga) estis unu el la plej ĉefaj vilaĝoj en ties teritorio. Ptolemeo diris, ke la marbordo ĉirkaŭ ĝi apartenis al aŭtrigonoj. En la 10-a jarcento, Luitprando diris, ke "Flaviobriga estis la ĉefurbo de la amanaj popoloj, kiuj estas parto de aŭtrigonoj". Tiu ĉi konfuzo estas ordinara pro tio, ke karistioj kaj aŭtrigonoj estis najbaroj de varduloj. Ĉiukaze, la finaĵo -briga estas tipa de keltaj popoloj.[1]

Referencoj redakti

  1. Indoeuropeización. Gran Enciclopedia Aragonesa OnLine. Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 2015-01-15.