Germana aŭtovojo A98

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A98 (germane Autobahn 98, aŭ BAB 98, mallonge por Bundesautobahn 98, „federacia aŭtovojo 98“) estas parto de la unuaranga trafika reto de aŭtovojoj en Germanio. Ĝi fine voju 81 kilometrojn tra la federacia lando Baden-Virtembergo - tamen ĝis nun nur kvar partoj kun entute 47 kilometroj estas finitaj. La plej okcidenta punkto estas aŭtovoja triangulo kun la aŭtovojo ĉe la urbo Weil am Rhein kaj la plej orienta la urbo Stockach. La plej okcidenta parto kun la urboj Weil am Rhein, Lörrach kaj Rheinfelden (Badeno) estas norda ĉirkaŭvojo de la svisa urbo Bazelo, poste sekvas parto inter Murg kaj Laufenburg, kie konektiĝas la federacia vojo , poste parto inter Tiengen kaj Lauchringen, kie la vojo eniras la federacian vojon kaj sekve vojas iom da kilometroj en Svislando, interalie per la svisa aŭtovojo A4, kaj la fina, plej orienta parto estas inter la aŭtovojo ĉe Singen ĝis Stockach.

Germana aŭtovojo A98
vojo
Ĝeneralaj informoj
Planata Longeco: 81 km
Oni konstruis: 47 km
Landoj: Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la vojo en Lörrach
la vojo en Lörrach
la vojo en Lörrach
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

La vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo .

la vojo ĉe la pasejo Lucke inter Lörrach kaj Rümmingen